\
default-book-large

La Asocio de la Junuloj Dramo en kvin aktoj By Henrik Ibsen



  Categorie: Literature, Play
  Author: Henrik Ibsen

First Page:

HENRIK IBSEN

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Dramo en kvin aktoj

(De unges Forbund)

(1869)

Tradukis: Odd Tangerud (1999)

Eldonejo: JEC Scandinavia a/s

Postboks 54 N 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

ROLOJ:

ĈAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo. ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto. TORA, lia filino. SELMA, edzino de la grandkomercisto. DOKTORO FJELDBO, kuracisto ĉe la ferfarejo. ADVOKATO STENSGÅRD. PROPRIETULO MONSEN, sur “Storli” (lia bieno). BASTIAN MONSEN, lia filo. RAGNA, lia filino. TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en “Storli”. FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL. BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD. DANIEL HEJRE. SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino. LIBROPRESISTO ASLAKSEN. SERVISTINO ĉe la ĉambelano. SERVISTO. KNABINO, dungitino ĉe sinjorino RUNDHOLMEN. VILAĜANOJ, GASTOJ de la ĈAMBELANO, k.t.p.

Å / å prononciĝas kiel longa o.

(La intrigo okazas ĉe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(17 an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kaj danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe, pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la sama estas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas alia tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.)

[1] La nacia tago de Norvegio.

(Granda popolamaso. Bienposedanto Lundestad , kun komitata banto en la butontruo, staras sur la pupitro. La ferfareja administranto Ringdal , ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablo maldekstre.)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel kiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi ĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17 a de Majo!

AŬSKULTANTOJ

Hura, hura, hura!

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(kiam Lundestad malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna Lundestad!

OPAJ VOĈOJ

Tŝ! Tŝ!

MULTAJ VOĈOJ

(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!

(La aŭskultantoj disvastigas sin. Proprietulo Monsen , lia filo Bastian, advokato Stensgård kaj libropresisto Aslaksen premas sin antaŭen tra la amaso.)

MONSEN

Je mia savo li nun fariĝas antikva!

ASLAKSEN

Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho ho!

MONSEN

Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn mi memoras. Venu do jen !

STENSGÅRD

Ne ne ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por via filino.

 

Download Links

eBook DOWNLOAD LINKS (from the public domain courtesy of gutenberg.org)
Download Epub - Ibooks for Iphone, Ipads, Nook & Sony Reader
Download Kindle - Not Available Mobi File Format for Kindle
Read eBook Online - Load eBook in Browser
Download Text Ebook - Not Available eBooks for Computers, Mac and Windows
Download PDF ebook - Not Available Download & View PDF file


AUDIOBOOK DOWNLOADS (from the public domain courtesy of archive.org)
MP3 Download Not Available Size: Download each Chapter in One Zip File
iTunes Podcast - Not Available Complete download in iTunes podcasts
iPod/iPhone Audiobook - Not Available Audiobook in M4b Format

RELATED LINKS TO THIS BOOK - wikipedia, wikipedia

Comments are closed.