\
default-book-large

Konstruestro Solness By Henrik Ibsen



  Categorie: Literature, Play
  Author: Henrik Ibsen

First Page:

HENRIK IBSEN

KONSTRUESTRO SOLNESS

(Byggmester Solness)

(1892)

Tradukita de Odd Tangerud 1997

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82 91707 62 6

KONSTRUESTRO SOLNESS

ROLOJ:

KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS. SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino. DOKTORO HERDAL, familia kuracisto. KNUT BROVIK, antaŭa arkitekto, nun asistanto ĉe Solness. RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto. KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino. FRAŬLINO HILDE WANGEL. KELKAJ SINJORINOJ. HOMAMASO SUR LA STRATO.

(La litero ø prononciĝas kiel franca eu aŭ germana oe )

(La agado havas lokon en la domo de konstruestro Solness .)

UNUA AKTO

(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.)

(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj. — Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.)

KNUT BROVIK (subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiras peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaŭ ne plu eltenos!

KAJA (iras al li) Ĉu estas pli malbone ĉi vespere, onklo?

BROVIK Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago.

 

Download Links

eBook DOWNLOAD LINKS (from the public domain courtesy of gutenberg.org)
Download Epub - Ibooks for Iphone, Ipads, Nook & Sony Reader
Download Kindle - Mobi File Format for Kindle
Read eBook Online - Load eBook in Browser
Download Text Ebook - Not Available eBooks for Computers, Mac and Windows
Download PDF ebook - Not Available Download & View PDF file


AUDIOBOOK DOWNLOADS (from the public domain courtesy of archive.org)
MP3 Download Not Available Size: Download each Chapter in One Zip File
iTunes Podcast - Not Available Complete download in iTunes podcasts
iPod/iPhone Audiobook - Not Available Audiobook in M4b Format

RELATED LINKS TO THIS BOOK - wikipedia, wikipedia

Comments are closed.